Esperanta Civito

Plejparte difinita la programo de KEF 2022


Hieraŭ kunsidis reale la teamo de la "abeletoj" en la Esperanto-Domo de Svislando, kun partoprenantoj el la franca, hispana, hungara kaj itala lingvaj areoj, sub la kunordigo de sen. Manuela Blanco, por difini la programon de Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en Ĉaŭdefono, sub la egido de la Esperanta Civito, per la organizo de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista. La teamo alportis modifeton al la datoj: KEF ekos per la alvenoj kaj interkona vespero 9 aŭgusto 2022, kaj fermiĝos la 15an, kiel antaŭvidite.

La tagoj artikiĝos en tri partoj: antaŭtagmeze, posttagmeze, nokte. La tri partoj po du subpartoj. La spektakloj (muzikaj kaj teatraj) okazos en la unua parto de la posttagmezo (matineoj) kaj en la unua parto de la nokto (vesperumoj). Atelieroj kaj literaturaj kafejoj disvolviĝos matene. Kinoklubo (kun raraĵoj el la esperanto-kulturo, spekteblaj nur en Ĉaŭdefono) en la dua parto de la posttagmezo.

Noktemuloj havos diskotekon je dispono, ne mankos dancoj kaj ekskursoj. La festivalejo estas jam elektita (kiel kulturejo kaj kiel manĝejo), sed la loĝiga servo bezonas precizigojn: pormomente oni nur scias ke la teamanoj tranoktados en la Esperanto-Domo.

([HeKo 761 8-B, 28 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0588 s s