Esperanta Civito

Progresas la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumbura


Kurtenoj ĉe la fenestroj en la ĉambroj, komforta duopa lito en la konsula ĉambro, tre belaj tablo kaj seĝoj por ok personoj en la ĉefa manĝoĉambro, ligna podio por la prelega angulo en la konferenca salono (ĉio konstruita danke al surlokaj artmetiistoj): jen kelkaj novaĵoj dum la unua semajno de la deĵoro de c-ano Tihomir Lovriĉ en la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.

Plibonigoj de la elektra sistemo, fare de loka teknikisto, akompanas tiujn novaĵojn, danke al la kunlaboro de c-ano Lucien Kagina (vicadministranto de Afrika Esperanto-Instituto), c-ano Abdulrahman Bukuru (ekonomo) kaj c-ano Shabani Muruta (kortisto). En la ĝenerala progreso ni menciu la belan ŝildon pri la Domo (produktitan en Andaluzio), nun admireblan ĉe la ekstera korta muro de la duetaĝa vilao.

La deĵoranto estas atingebla ankaŭ interrete kaj vasape, tiel ke la regio Pro Esperanto povas regule sekvi la realigon de la rezidindo en la nemoveblaĵo. Ekde la venonta semajno eblos la unuaj kulturaj renkontoj.

([HeKo 761 9-B, 29 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0734 s s 
  Total: 0.0910 s s