Esperanta Civito

Destreso en klerige agrabla etoso: Lingva KCE-Kolokvo


Dekduo da partoprenantoj (el ses landoj) reale, plus aliaj virtuale, debatas pri terminologio dum kvar tagoj en Ĉaŭdefono, okaze de la 7a Lingva Kolokvo organizita de Kultura Centro Esperantista (28 aprilo - 2 majo 2021). La klerigaj prezentoj alternas al komitatkunvenoj kaj asembleoj, de KCE, LF-koop, IIC kaj la LF-redakcio. Rimarkindaj la gastronomiaj paŭzoj: la Esperanto-Domo en Svislando estas unu el la lokoj kie oni manĝas plej bone, en Esperantio.

Prelegas Jordan Aikins, Lorena Bellotti, Daniele Binaghi, Alessio Sacha Giordano, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, Paola Tosato. Okazas libroprezentoj (hodiaŭ oni tostis per ŝaŭmvino al la lasta verko de Giorgio Silfer "Verda stelo kaj roza triangulo"), projekciado de raraj filmoj en esperanto, ekskurso kaj muzea vizito, la aluditaj kunvenoj kaj muzikaj momentoj kun Anjo Amika.

En la fokuso estas debato pri la lanĉota Esplora Instituto de Esperantologio, pri kiu morgaŭ decidos la Asembleo de KCE, tuj post ceremonio honore al la forpasinta c-ano Jean-Jacques Lavanchy. La libereco en la movoj en Svislando favoras etoson kie la homoj destresas sin.

([HeKo 762 1-B, 30 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0599 s s 
  Total: 0.0736 s s