Esperanta Civito

Tre aktiva en 2021 la librofako de LF-koop


La ĝenerala Asembleo de la kooperativo de Literatura Foiro, kunveninta hodiaŭ en la Esperanto-Domo de Svislando, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, aprobis la enfokusigon de la agado de la Librofako. Fakte kvin titolojn aprobis definitive la kooperantoj.

La unua jam aperis kaj estas distribuata: la specifa antologio "Verda stelo kaj roza triangulo", redaktita de c-ano Giorgio Silfer. Sekvas la teatraĵo de Samuel Beckett "Finalo de partio", sub la respondeco de c-ino Perla Martinelli, kun antaŭparolo de prof. Humphrey Tonkin; kaj la enpaĝigata "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de la disĉiploj de Ferdinand de Saussure, esperantigita de c-ano Fernando Pita: ĝia lanĉo koincidas kun la centa datreveno de la lasta originala reeldono. C-ino Marie-France Conde Rey ĵus finis la tradukon de "La pesto" de Albert Camus, nepre releginda dum kaj post la nuna pandemio; kaj d-ino Perla Martinelli same finis la tradukon de "Asertas Pereira", de Antonio Tabucchi. Aparte situas "Esperantio vivas", la bildromaneto de c-anoj Tihomir Lovriĉ kaj Giorgio Silfer, klariganta la Esperantan Civiton kiel nova modelo de disvolvo de Esperantio.

La ekspansio de la librofako kuntrenas ankaŭ la kreskon de "Literatura Foiro", kiu eldonos sep numerojn anstataŭ ses ĉi-jare. Estas rimarkinda la elekto de c-ano Alessio Sacha Giordano al la posteno de asistanto de la ĉefredaktoro (praktike vic-ĉefredaktoro).

La Asembleo, aprobinte la grandiĝon de la kapitalo en nemoveblaĵoj, decidis rezervi por Itala Interlingvistika Centro sian kvaran apartamenton en Svislando kaj interŝanĝi la Fontoneston kun la Elfonesto por Feminisma Esperanta Movado.

[HeKo762 3-B, 2 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0796 s s 
  Total: 0.0939 s s