Esperanta Civito

Kampanjo de PEN por esprimlibero


En Pollando la 3an de majo 1791 estis promulgita la unua moderna konstitucio en Eŭropo, kiu vekis grandan alarmon ĉe la najbaraj regnoj, ne same demokratiaj. Tio kondukis al la agreso kaj aneksado de la tuta restanta pola teritorio, fare de Rusio, Prusio, Aŭstrio; la politika incendio en Pollando deturnis la atenton el Francio, kie disvastiĝis multe pli granda revolucio.

Sed alia 3a de Majo estas memorata hodiaŭ, pro la Deklaracio de Windhoek. En la ĉefurbo de Namibio estis tiam lanĉita la dokumento pri libera, sendependa kaj plurisma gazetaro, specife en Afriko, sed ankaŭ en la aliaj kontinentoj.

Kvankam la esprimlibero en Eŭropo fartas relative pli bone ol aliloke, dum la lastaj tempoj multiĝis la murditaj ĵurnalistoj. PEN Internacia specife kampanjas pri la kazoj de Idris Said "Abba Arre" (Eritreo), Daphne Caruana Galizia (Malto), Kalua Salazar (Nikaragvo) kaj Maria Ressa (Filipinoj). La Esperanta Civito partoprenas tiun kampanjon, pere de sia paktinta establo Esperanta PEN-Centro.

([HeKo 762 4-B, 3 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0580 s s