La unua fojo de Islama Esperanta Klubo
Islama Esperanta Klubo kaj Afrika Esperanto-Instituto havas siajn nomojn kaj blazonojn sur la bela ŝildo de la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo, ĵus fiksita al la ekstera muro. Iliaj stabanoj donas tempon kaj energion al la Domo, administrata kaj flegata de la Esperanta Civito pere de Pro Esperanto kiel regio.
Konsekvence IEK havos sian unuan kunvenon ĉi-semajnfine, laŭ kunvoko de c-ano Adbdulrahman Bukuru, vicprezidanto de IEK kaj ekonomo de la Domo. La nuna deĵoranto, sen. Tihomir Lovriĉ, bonvenigos la gastojn (preskaŭ ĉiuj havas la esperantan civitanecon) kaj kontribuos al la programo per la projekciado de filmoj en esperanto kaj privata prezento de la desegnata komikso "Esperantio vivas", bildromaneto finverkita de sen. Giorgio Silfer por informi pri la celaro kaj funkciado de la Civito.
La informo pri la aktiveco en la sola Esperanto-Domo en Afriko vekis ĝojon kaj gratulon ĉe multaj. Skribis c-ino Ada Florence Iracadukunda: "Bonan laboron! Espereble vi povos atingi vian celon". C-ano Mushosi Birindwa: "Gratulon kaj kuraĝon al niaj amikoj en Buĵumburo kaj precipe al Lovriĉ kaj Esperanta Civito. Tia atingo bezonatis antaŭlonge en Buĵumburo". Sen. Honore' Sebuhoro: "Tio ĝojigas min kore. Kuraĝon kaj multajn gratulojn al ĉiuj kiuj kontribuis por starigi tiun Esperanto-Domon en Buĵumburo". Sen. Abasi Nshimirimana: "Certe mi sincere dankas al ĉiuj Civitanoj kiuj zorgas pri Tanganika Esperanto-Domo. Feliĉan aktivecon!". C-ano Elisee Byelongo Isheloke: "Mi gratulas vin pro via iniciato nome de la Afrika Komisiono de UEA. Ni fieras pro via atingo kadre de Esperanto". La tradiciaj esperanto-movadoj neniom kontribuis al ĉi tiu plia atingo de la Esperanta Civito.
[HeKo 762 6-B, 5 maj 21]