Esperanta Civito

Majo, la monato de trejnado de novaj stabanoj


La monato majo vidas intensigon de la trejnado de novaj stabanoj, en la diversaj tavoloj de la Esperanta Civito. Aktivuloj el tri kontinentoj estas preparataj, por malsamaj taskoj en malsamaj kuntekstoj. La plej malfacila koncernas azerinon, selektitan por la orienta legacio. La plej atendata estas la spertigo de burundiaj aktivuloj. La plej grava okazas en Ĉaŭdefono, en la redaktejo de "Literatura Foiro".

C-ano Alessio Sacha Giordano estas trejnata kiel asistanto de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. Dum la unua semajno ili spertis neatenditajn problemojn ĉe la softvaro, iom post iom solvatajn danke al valora fakulo telematike konsultata. Post tio c-ano Giordano komencis trejniĝon pri enpaĝigo. Krome, konforme al neskribita normo kiu postulas bakalaŭran diplomon (C1) ĉe altnivelaj kunlaborantoj, li trapasis realan lingvotestadon 4 maj 21, kun la brila rezulto de 80/100.

La trejnado evoluos dum la venontaj monatoj, ĝis la nivelo de konstanta kunlaboro. LF-koop produktadas nur en Eŭropo, kaj en la Civita konsorcio esceptas nur libroeldonado en Meksiko, ĉar en la hispana lingvo.

[HeKo 762 8-C, 7 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0572 s s