Esperanta Civito

Ĉu la virtuala kongresado jam kurte spiras?


La virtualaj kongresoj ne ŝajnas daŭropovaj: tion oni rajtas konkludi el diversaj publikaj deklaroj de organizintoj. Oni jam sciis ke ili signifas gravan financan perdon, precipe por la Universala: mankas makleroj ĉe hotelmendoj, vendoj ĉe libroservo, altaj aliĝkotizoj ("estis granda la impreso / ĉar kotizo estis ŝtel'..." kantis Gianfranco Molle) kaj tiel plu. Sed nun montriĝas ke la virtualaj kongresoj estus tre deficitaj, sen subvencioj kaj sen abnegacia volontulado.

Malkaŝas vicprezidanto de TEJO, s-ro Carlos Pesquera Alonso: "La lasta IJK estis la unua reta evento kaj vere mankis al multaj el ni la renkontiĝoj. Malgraŭ la fakto ke Retoso estis senpaga, ĝi atingis malpli da homoj. Aldone la venonta IJK konkurencas kun la fakto ke Retoso estis proksime kaj ke la homoj komencas laciĝi rilate al retaj eventoj. Do, mi pensas ke ni devas uzi Retoson kiel referencon, kaj ne la IJK. Kaj por Retoso per la kotiza sistemo ni atingis eŭrojn 625,25 kaj 282 de donacoj: 907,25 sume. Tio ne sufiĉas."

Des pli drasta la konfeso de vicprezidanto de UEA, s-ro Fernando Maia Jr: "Por 2021 ni devas konsideri por VK-buĝeto iom pli alte, ĉar ne plu ni devas kalkuli je tiom da malavaro diversflanke. Tio nepre ne daŭripovigas la aferon. Ni devus zorgi akiri minimume ĉirkaŭ 10.000 EUR (inter teknika prizorgo, volontula kompensado, akiro de rimedoj ktp.) por minimuma okazigo (kaj fidante je senpaga volontulado). (...) Se ni volas rigore kompensi la influon de la nuligo de la UK sur la financojn de UEA, ni ankaŭ devus serioze inkluzivi la perditan UK-pagon al la ĝenerala kaso de UEA, antaŭviditan en la kongresa regularo, i.a. por financi la salajrokostojn pro la kongresa administrado en la Centra Oficejo. Kiel ĉiu komitatano scias, de la aprobitaj buĝetoj por 2020 ni atendis ricevi 45.000 EUR pro Montrealo, kiel, por 2021, 42.000 EUR pro Belfasto. Ĉar la VK estas anstataŭaĵo de la UK, pli amplekse ni devas konsideri tion. Tio signifas, ke kostoj entute povus esti ĉ. 55.000 EUR. Pri enspezoj do por trovi ekvilibron ni devas en 2021 denove senpaŭze agadi".

Konkludoj: a) kostus pli multe lasi la kongresanojn hejme ĉe komputilo, ol arigi ilin reale en certa loko de la planedo; b) virtualaj kongresoj ne havas pli da partoprenantoj ol realaj, spite al centmiloj (vere aŭ supoze) de Lernu.net-uloj kaj Duolingo-anoj.

[HeKo 762 9-A, 8 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0588 s s