Esperanta Civito

Bonvenon, majo, kun "Heroldo" 2320


Kun kelktaga malfruo alvenas la numero 2320 de "Heroldo de Esperanto" (majo 2320); la malfruon kaŭzis la densiĝo de novaĵoj fine de aprilo, kiel atestas diversaj titoloj: Bellotti ekprezidis, Sepa Lingva Kolokvo de KCE, Progresas la Tanganika Esperanto-Domo, En milita risko plia senkongresa jaro...

La kultura paĝo proponas la lastan parton la longa intervjuo de Alessio Sacha Giordano al Federico Gobbo, recenzon de Ivan Orsini pri ĵusa verko de Julian Modest, konversacion pri raŭmismo kun TEJO-komitatano Michael Vrazitulis. Tre interesa la konkluda konsidero: "Aparte pensigis min via peto ne rilati al la Esperanta Civito kiel neesperantistoj rilatas al esperanto".

La paĝo de Tutmondaj voĉoj" proponas eseon de Samee Alhwash: "Ĉu sekularismo povas esti kongrua kun Islamo?" (kun gloso de Giorgio Silfer) kaj intervjuon de Marco Martinez al Vivianna Gonz?lez Ajiataz, aktivulino por majaa lingvo.

"Heroldo de Esperanto" estas la monata informilo de Kultura Centro Esperantista, kiu ĝin posedas. Varbekzemplero estas mendebla tra nia redakcio aŭ heroldo ĉe esperantio.net

[HeKo 763 2-B, 10 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0363 s s 
  Total: 0.0532 s s