Pli kaj pli intensa kunlaboro kun Konsilio de Eŭropo
Pli kaj pli forta engaĝo de la Esperanta Civito kadre de la Konsilio de Eŭropo, per la kooptado de KCE-fakuloj (sen. Lorena Bellotti kaj sen. Giorgio Silfer) en du el la kvar studgrupoj preparantaj la materialon por lingvotestado de enmigrintoj en Eŭropo.
La hodiaŭa seminario organizita de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo fiksis detalan kalendaron, kiu kulminos en decembro 2021 per solena konferenco ĉe Konsilio de Eŭropo en Strasburgo. Interaj paŝoj vidos la aktivan partoprenon de nia esperantlingvaj ekspertoj.
Por apogi ilin estas kreita aparta diskutlisto, malfermita al ĉiuj interesata civitano. Bonvolu skribi rekte al kce ĉe esperantio.net aŭ tra nia redakcio.
[HeKo 763 3-C, 11 maj 21]