Esperanta Civito

Bausani-jubileo de IIC: oficiala bahaa partopreno


La Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj en Italio komisiis tre kleran reprezentanton, d-ron Julio Savi, por paroli pri la religia kaj islamologia dimensio de prof. Alessandro Bausani en Mantuo, 29 majo 2021, okaze de la 4a seminario de Itala Interlingvistika Centro. Iama sekretario de la Nacia Spirita Asembleo, d-ro Savi verkis biografion pri la honora prezidinto de IIC, forpasinta en 1988 kaj naskita en 1921.

La fama italiginto de la Nobla Korano gvidis la italajn bahaanojn dum longaj jaroj: li aparte ŝatis la solvon de la rilatoj inter scienco kaj religio, sed ankaŭ la solvon de la rilatoj inter ŝtato, socio kaj religia komunumo, proponitajn de la bahaa kredo; tiun ĉi solvon Bausani nomis "demoteokratio".

Koncerne interlingvistikon, Bausani profunde okupiĝis pri sekretaj lingvoj; li mem ne kreis veran planlingvon ("Markuska" estis nur ludilo), sed li interesiĝis pri la transeŭropigo de esperanto. Pri Bausani interlingvisto kaj esperantisto prelegos prof. Giorgio Silfer, kiu havis personan amikecon al li.

La 4a seminario pri interlingvistiko pritraktos aparte sekretajn lingvojn kaj kriptajn aspektojn de esperanto. Ĝi disvolviĝos sub la alta patronado de la Provinca Administracio de Mantuo en la ĉarma renesanca kadro de la Domo de Andrea Mantegna. Restas nur kelkaj lokoj disponeblaj por la seminario; informas: ma21 ĉe esperantio.net

[HeKo 763 4-B, 12 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0745 s s 
  Total: 0.0890 s s