Esperanta Civito

Al kiuj konvenas la nuna konflikto en la Sankta Lando?


Kvankam Eŭropa Unio ne kuraĝas alpreni rezolutan pozicion, de Eŭropo oni povas klare dedukti la konsekvencojn de la kreskanta kolizio inter Israelo kaj la palestinanoj dum la lastaj tagoj: sufiĉus demandi al si, al kiuj utilus tria "Intifada".

Almenaŭ nuntempe, nova konflikto favoras ambaŭ premierojn en la du subjektoj de internacia juro. Ĝi fortigus ĉefministron Benjamin Netanyahu, kies registaro sidas sur malsolida bazo, post pluraj sinsekvaj balotoj por la parlamento. Kaj ĝi fortigus la pozicion de Abu Mazen, prezidanto de Palestino, kie de multaj jaroj ne okazas elektoj por la parlamento.

Se Israelo ree balotus, se palestinanoj finfine balotus, Netanyahu kaj Abu Mazen probable malgajnus. Milita stato helpas ilin ambaŭ. Des pli ke israelanoj kun ekstrema precizo mortigas la ĉefojn de Hamas, konkuranto de Abu Mazen: pli granda komplezo apenaŭ estus imagebla.

Se temas jam pri akurateco: la milito rekomenciĝas kiam la pandemio ŝajnas ĉesi, pro la rekorda vakcinado en Israelo. Ni estu sanaj, por povi malpaci: jen nova difino pri "status quo".

(Giorgio Silfer)

[HeKo 763 5-E, 13 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0700 s s 
  Total: 0.0849 s s