Esperanta Civito

Esperanto-literaturo en konferenco pri esprimlibero


La esperanta estas unu el la kvardek kvin literaturoj reprezentataj en la venontsemajna konferenco de la PEN-Komitato pri verkistoj en prizono, kiu disvolviĝos virtuale kune kun la cirkvito de la urboj gastigantaj rifuĝintajn literatorojn.

Pere de nia PEN-centro la Esperanta Civito aktivas por la defendo de esprimlibero, en mondo kie la "pandemio" estas pli kaj pli utiligata por persekuti verkistojn kaj ĵurnalistojn.

En sia centjara historio, PEN Internacia havas fortan tradicion en ĉi tiu kampo, ekde la eksigo de la naziiĝinta PEN-Centro en 1933 kaj la samtempa akcepto de la klubo de germanlingvaj verkistoj en ekzilo, gvidata de Thomas Mann. Nek Ligo de Nacioj (el kiu la Tria Regno propravole eksiĝis) nek Universala Esperanto-Asocio (kiu toleris la "samdirektigon" de sia landa sekcio kaj eĉ subtenis ĝin, elektante nazian vicprezidanton en 1934) havis tian kuraĝon.

La agado de PEN Internacia por verkistoj en prizono inspiris la fondon de Amnestio Internacia, kun pli vasta diapazono. Ĉi-kaze honoras Esperantion la fakto, ke la hispana sekcio de Amnestio Internacia naskiĝis en Barcelono ankoraŭ en plena frankismo, danke al pastro Manuel Casanoves.

La PEN-konferenco elektos la novan prezidanton de la Komitato: la voĉo de Esperantiano povus esti decida inter la du kandidatinoj (unu birma, la alia rusa).

[HeKo 763 6-B, 14 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0587 s s