Esperanta Civito

UEA-vicprezidanto refutas akuzon de komitatano Buller


"En la investopolitiko, la prokrastado estas maltrankviliga" publike deklaris Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de la Universala: "Kiel mi multfoje diris, ni daŭre perdas enspezojn pro mono, kiu kuŝas pasiva aŭ povus produkti pli ol nun. Estas preteksto, se oni ne aktiviĝas pri ilia [ĝia] investado pro manko de formala investopolitiko. La direktoro refunkciigu la praktikon el mia tempo, ĉar miaj tiamaj kolegoj ne malaperis ekster la horizonton. La nuna situacio estas vere malfeliĉiga, pensante, ke la Amsterdama borso reatingis kaj superis la nivelon, kiun ĝi laste havis en la jaro 2000."

Al komitatano Buller replikis vicprezidanto Fernando Maia jr: "Mi pledas, ke surbaze de nenio vi ne plu asertu, ke 'ni daŭre perdas enspezojn'. La Ĝenerala Direktoro klarigis, mi ripetas: Pri la temo 'investoj', mi ŝatus aldoni informojn kaj korekti. La bankoj rifuzis konsili al UEA, rilate al novaj investoj, ĉar laŭ la kontrakto, kiun ni havis kun ili, ni povas investi nur parton de la mono en akcioj. Pro la fakto, ke obligacioj intertempe donas negativan renton, ni devus investi pli riske (kontraŭ la nuna kontrakto; kaj supozeble eĉ ne permesite ĉe neprofitcelaj organizaĵoj; ANBI) aŭ alternative investi en paperoj, kiuj kaŭzas eĉ monperdojn. Hodiaŭ ABN-Amro informis, ke la 10-jaraj paperoj (obligacioj: Nederlando) donus rentumon de -0,40% (do monperdo ĉe investo). Ni plu laboras pri tio, surbaze de faktoj."

La refuto de la vicprezidanto evoluis al akuzo kontraŭ s-ro Buller mem: "Se paroli pri la praktiko de via tempo, laŭ mia kompreno, kio okazis en via tempo, estis tio, ke UEA forte dependis de la rentoj kaj, pensante ke la situacio konstante daŭras (kvankam oni jam povis antaŭvidi la evoluon ekde multaj jaroj), 'neniu' antaŭvidis, ke la rentoj malkreskis dum la jaroj kaj ne zorgis pri aliaj alternativoj. De tio en la sama periodo oni komplete uzis la enspezojn pro la rentoj kaj, sen aliaj alternativaj enspezebloj, okazadis la deficitegoj de la jaroj 2016 ĝis 2019, kion ni nun laboradas por korekti."

El la supra oni rajtus dedukti ke la financa manaĝerado de la Buller-epoko kondukis la Asocion al la rando de bankroto. Interesa estas la komparo inter la Universala, kiu metis monon preskaŭ nur al valorpaperoj, kaj la konsorcio de la Esperanta Civito, kiu investas preskaŭ nur en nemoveblaĵoj: la unua estas multe pli riska ol la dua. Plia strategia diferenco, ekonomie grava, ĉe homaj resursoj: Roterdamo centralize investis en salajrataj burokratoj, dum la Civito investas en volontule aktivaj kadroj diversloke.

[HeKo 763 8-A, 16 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0219 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0518 s s 
  Total: 0.0736 s s