Esperanta Civito

IIC omaĝis al sia honora prezidinto


Alessandro Bausani estus hodiaŭ centjara: la jubileon celebris, flanke de la esperantistoj, nur Itala Interlingvistika Centro, per kvalite altnivela studotago, al kiu kontribuis gec-anoj Giorgio Silfer, Sacha Giordano kaj Lorena Bellotti, krom Julio Savi, prezidinto de la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj en Italio.

En sia omaĝo al prof. Bausani (aperonta en "Literatura Foiro") c-ano Silfer emfazis lian historian rolon kiel patro de planlingvistiko en Italio, multe pli frue ol manifestiĝis Umberto Eco, kaj ankaŭ lian avangardecon pri la aziecaj trajtoj de esperanto, multe pli frue ol manifestiĝis Claude Piron.

La preleganto esploris ankaŭ la rolon de Bausani inter bahaismo kaj esperantismo, distingante ĝin de Lidja Zamenhof unuflanke, de Hermann Grossmann kaj Adalbert Muehlschlegel aliflanke. Bausani estis nek la grava esperantisto kiu konvertighis al bahaismo nek la eminenta bahaano kiu lernis esperanton: li estis sciencisto kun religiaj interesoj, kaj en tiu rilato inter scienco kaj religio li trovis esperanton.

[HeKo 764 6-B, 29 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0620 s s