Esperanta Civito

La aŭguro de Bausani atendas realigon


Laŭ la sola certa dato, tiu presita en la Unua Libro, nia lingvo estas hodiaŭ 124-jara. Antaŭ kelkaj tagoj mi havis la ŝancon aŭskulti en Mantuo prelegon pri Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto laŭ la konsidero de prof. d-ro Alessandro Bausani (1921[1955]-1988). La opinio de Bausani meritas relanĉon ĝuste okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo.

Bausani parolis (kaj skribis) jam en 1970 pri la neceso ekstereŭropigi esperanton. Li komprenis kiel la unua la aziecon de ĝia strukturo, kaj per sia milda ironio li humuris pri Lazaro Ludoviko, kiu ridetante pensus: "La esperantistoj opinias ke ili parolas eŭropan lingvon, sed efektive ili parolas azian". Tamen li ne pledis por la perspektivo kiun donos jardekon poste Claude Piron, (mis)evoluinta al la tezoj de la "bona lingvo" kun Renato Corsetti kaj Anna Loewenstein. Li ankaŭ ne pensis pri la oportuno enmeti ekzotikajn leksemojn, kvankam certe li ridetus pro "La tojvo" (La espero) en la versio de Gianfranco Molle.

La itala patro de planlingvistiko kiel nova sciencobranĉo vidis en esperanto la eblecon esprimi fidele pli da nuancoj el ekstereŭropaj idiomoj, ol okazas per la angla aŭ la franca. Li menciis ekzemplon en la indonezia, kie "malfermu la pordon" povus esti "ekmalfermu" aŭ "elmalfermu", depende de tio, ĉu vi malfermas fizike aŭ ĉu eĉ metafore, por atendata amiko. Bausani trovis ke la afiksa sistemo, tipe aglutina karakterizo, aparte taŭgas por redoni tiajn nuancojn, kaj li aŭguris disvolviĝon de la lingvouzo tiudirekten.

La pozitiva ekstereŭropemo de la granda Romano ne havas rilaton al la negativa kontraŭeŭropismo de la bonlingvistoj: la unua rigardas al morfemiko, la dua sin turnis al leksiko; la unua celis ekspansion, la dua retretis al reduktivo. La aŭguro de Bausani do atendas realigon.

(Perla Martinelli, dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio)

[HeKo 764 8-C, 2 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0702 s s 
  Total: 0.0838 s s