Esperanta Civito

PEN-Packomitato Internacia kunvenis en Bledo


La situacio de esprimlibero en Belorusio, Popola Ĉinio kaj aliaj landoj situis en la fokuso de la hodiaŭa Asembleo de la Pac-Komitato de PEN Internacia, kunsidanta en Bledo. Precipe kortuŝa estis la atesto de du belorusaj verkistinoj.

La delegitino de la ĉina PEN-klubo eksterlande plendis pro la sinteno de Hungario, kies registaro obstrukcus EU-rezoluciojn kontraŭ Popola Ĉinio. Certe la hungara registaro estas unu el la plej kritikataj en EU, sed ĉi tiu pekinemo ŝajnas novaĵo. Nia delegito, c-ano Giorgio Silfer, rimarkigis ke, rilate al homaj rajtoj kaj lingvaj minoritatoj, Konsilio de Eŭropo en Strasburgo estus multe pli taŭga institucio.

Plia komplika novaĵo estas la konflikto inter Bulgario kaj Norda Makedonio, ĉiam kadre de Eŭropa Unio. Nia delegito preferis ne partopreni en la voĉdonado pri lastminute prezentita rezolucio favora al Makedonio, ĉar "li ne havis la tempon konsulti niajn PEN-anojn kun bulgara nacieco kaj esperanta transnacieco". Efektive la Asembleo preferis transdoni la dosieron al la PEN-Komitato pri Lingvaj Rajtoj, kunvenonta ĉi-monatfine.



[HeKo 765 3-B, 9 jun 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0389 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1142 s s 
  Total: 0.1530 s s