Projekto AmaHoro aktualus nur kun nova statuso
Laŭ peto de la vickonsulo pri financoj, la morgaŭa kunsido de la Kapitulo traktos ankaŭ la projekton AmaHoro en Burundio. La opinio de la kapitulano estas, ke la Esperanta Civito akceptu donacon de tereno aŭ eĉ teritorio nur se eblus apliki al ĝi la statuson de "terra nullius".
Tio signifus ke la akiro de tereno, aŭ forlasita vilaĝo, aŭ neloĝata insulo devus koincidi kun la ricevo de la rajtoj de internacia juro je la koncerna loko, kvazaŭ la Sankta Seĝo rilate al granda parcelo de Romo nomata Vatikano. Nur tiam indus la investo.
Escepto al tiu ĉi kondiĉo povus esti la akiro de nekultivebla tereno, nome loko ekspluatebla pro ercoj. La akiro de tiaj terenoj tamen ne estas menciita inter la nemoveblaĵoj aĉeteblaj de la "Civita banko", tial necesus amendo en Lex Argentaria kaj en la statuto de fondumo Pro Esperanto, kiu limiĝas je domoj kaj apartamentoj.
[HeKo 764 6-C, 15 jun 21]