Esperanta Civito

ISEB kun fokuso al la cent jaroj de PEN Internacia


PEN Internacia realigis aŭdvidan ekspozicion okaze de sia centjariĝo. Niaj delegitoj ĉe la Asembleo (gec-anoj Giorgio Silfer kaj Chiara Macconi), kun la helpo de c-ino Lorena Bellotti pensis proponi ĝin (senpage) al grava nacia literaturfestivalo en Alta Italio, kiu tamen rifuzis la proponon.

La investo estis tuj proponita al alia lando, aŭ prefere al Esperantio mem: la ekspozicio povus okazi kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (18-24 oktobro 2021) en Budapeŝto, kunlabore kun Fajszi Amika Rondo kaj la orienta legacio de la Esperanta Civito.

Al la ekspozicio aldoniĝus nuanco hungara-esperanta, ĉar la verkistoj de "Nyugat" fondis la Hungaran PEN kaj samtempe en PEN-kongresoj subtenis esperanton. Gravaj dokumentoj pri tio estas konservataj ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto.

[HeKo 767 2-B, 6 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0528 s s