Pli kaj pli da investado en la Civita stabo
Mag. Ĥadiĝa Alieva komencas ĉi-monate la lastan parton de trejnado kiel aktivulino en la stabo de la Esperanta Civito, sektoro de publikaj rilatoj. Tiucele ŝi atingis Ĉaŭdefonon, kie ŝi staĝas ĉe la Esperanto-Domo de KCE, en samtempa deĵoro kun c-ino Manuela Blanco.
Edukita en la azera lingvo, mag. Alieva estas volontulino ĉe la Naturamika Junularo en Prago. Fininte sian volontuladon ŝi translokiĝos al Budapeŝto, kie ŝi deĵoros ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. La deĵoro inkluzivos misiojn en landoj de iama Sovetunio kaj orienta bloko (escepte de la tri baltaj respublikoj) kaj de proksima Oriento.
La trejnado inkluzivas lingvan preparon, ĉar kiel legacia asistanto ŝi devos havi almenaŭ B1-diplomon laŭ LTSEC.
[HeKo 767 6-C, 15 jul 21]