Esperanta Civito

Loklo gastigos la Parlamentan sesion 2021


La tre bela ĉefsalono de la admirinda urbodomo en Loklo, kie kunsidas la Ĝenerala Konsilio de tiu svisa civito, gastigos la ordinaran parlamentan sesion de la Esperanta Civito, 9 aŭgusto 2021, laŭ afabla permeso de la lokla magistrato.

Pro foresto de la Konsulo kaj Vickonsulo, blokitaj de la pandemio en siaj rezidlandoj, la du branĉoj de la Parlamento, Forumo kaj Senato, kunsidos sub la prezido de la dojenoj: la delegito de "Heroldo de Esperanto" respektive sen. Agneta Emanuelsson.

Novaj normaroj estos diskutataj kaj eventuale aprobitaj. La Forumo pritraktos direktivoproponon pri la flegado de Esperanto-Domoj, la Senato amendoproponojn al Lex Lubomira kaj Lex Signaria. Temos pri la enkonduko de la honora civitaneco kaj pri reguloj koncerne la uzon kaj respekton al la flago.

Krome la Forumo elektos la novan Kortumon kaj la Senato okupiĝos pri diversaj rezolucioj.

[HeKo 767 9-C, 22 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0973 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0359 s s 
  Total: 0.1333 s s