Esperanta Civito

Dua semajno de somera lernado en la Esperanto-Domo


Post la unua sukcesa semajno pri tradukado (de diplomatiaj dokumentoj) hodiaŭ ekis la dua, dediĉita al la tradukado de beletraĵoj. La konsiderata aŭtoro estas Dino Buzzati, itala sed tre konata ankaŭ en Francio; la atelieron gvidas c-ino Perla Martinelli. Paralele disvolviĝas A-kurso por komencantoj, kie c-ano Giorgio Silfer aplikas propran instrumetodon: post la unuaj horoj la lernantoj integriĝas en la medio de la Esperanto-Domo, kvazaŭ en "oranĝa renkonto".

Kunvenis ankaŭ la Komitato de KCE, en ĉeesto de kvar el kvin membroj, plus tri invititoj, sub la prezido de c-ino Lorena Bellotti: komence de la fizika kunsido ŝi anoncis ke Konsilio de Eŭropo denove financos la kulturcentron, ĉar ALTE proponis ĝin por plenumi taskon rilate al la lingvoinstruado al rifuĝintoj.

La Komitato aprobis definitive la projekton de Esplora Instituto de Esperantologio, kiu startos kiel telematika universitato en aŭtuno 2022, kun tri katedroj. Aprobita ankaŭ la programo de Kultura Esperanto-Festivalo 2022, prezentita de STELO (la teamo de la Abeletoj).

La Komitato decidis organizi en Ĉaŭdefono Renkonton de Esperanto-Familioj en julio 2023 kaj komisiis al c-ano Giuseppe Pranzo Zaccaria apogi la proponon de direktivo pri la nemoveblaĵoj en la Forumo de la Esperanta Civito.

[HeKo 768 5-B, 3 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0683 s s 
  Total: 0.0820 s s