Esperanta Civito

Forpasis civitano Gyorgy Nanovfszky


Hodiaŭ forpasis en Budapeŝto d-ro Gyorgy Nanovfszky (1942[1959]-2021), kies patrino dum certa tempo estis la dojeno de la hungara esperantistaro. Li aktivis per esperanto ekde sia junaĝo, interalie rolante en unika surscenigo de "Sonĝe sub pomarbo" de Julio Baghy. Doktoro pri lingvoj (kun specifa kompetento pri la indonezia), li entreprenis diplomatian karieron, kiu kondukis lin al Ĝenevo kiel funkciulon ĉe UN, kaj poste al Singapuro kaj Moskvo kiel ambasadoron.

C-ano Nanovfszky prezidis la unuan forumon por la Esperanta Civito en Ĉaŭdefono, 1998: li mortis ĝuste en la 23a datreveno de la Pakto. Li estis elektita al la Kortumo kaj prezidis Fajszi Amikan Rondon, estante aktiva ankaŭ por Esperanta PEN-Centro kaj la orienta legacio de la Civito. Dum kelkaj jaroj li ĉefredaktis la revuon de LF-koop "Planlingvistiko".

Li longe prezidis Hungarian Esperanto-Asocio kaj (post relative longa atendo) Universala Esperanto-Asocio nomis lin "honora membro".

[HeKo 768 7-C, 10 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0561 s s