Esperanta Civito

La Forumo sukcese kaj reale kunvenis en Loklo


La Forumo de la Esperanta Civito, kiu ne povis kunsidi pasintjare en Budapeŝto pro la subita pandemio, plenumis sian agendon 9 aŭgusto 2021 en la admirinda salono de la Ĝenerala Konsilio, afable disponigita en la urbodomo de Loklo, Svislando. Temas pri la sidejo plej ofte uzata kiel kurio, ekde la inaŭguro de la unua Civita parlamento, 26 februaro 2002, tiam prezidata de konsulo Walter Zelazny. Dek unu establoj fizike ĉeestis, per propra delegito aŭ per observanto.

Inter la formalaj paŝoj, la asembleo de la paktintoj ratifis la rezulton de la elektoj al la Senato. Krome ĝi renovigis la mandaton al la nuna Kortumo dum pliaj du jaroj. Rimarkinda estas la raporto de sen. Giorgio Silfer, elirinta Konsulo, pri la parlamenta mandato 2017-19: ĝi pretis jam en marto 2020, enhavante ankaŭ prognozon kiu realiĝis en la postaj monatoj.

Neniu rezolucio estis proponita, sed la Forumo aprobis gravan direktivon, pri administrado kaj flegado de Esperanto-Domoj, proponitan de KCE, LF-koop kaj Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado; ĝi prenas la nomon de la unua forumano el Bulgario, Ivaniĉka Maĝarova.

[HeKo 768 8-C, 11 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0544 s s