Esperanta Civito

La direktivo pri la Domoj akcelas la koherigon inter paktintoj


La ĵus aprobita direktivo Maĝarova pri la administrado kaj flegado de la Esperanto-Domoj akcelas la procezon de koherigo ene de la Pakto kaj malfermas al la paktintoj la pordon al la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto.

La kreskanta kapitalo en nemoveblaĵoj, danke al la sukcesa investado de la "Civita banko", kreis la bezonon de normo por apliki la artikolon 29 de nia Konstitucio. Nun ekzistas framo utila por la kontraktoj inter la proprietuloj kaj Pro Esperanto kiel regio.

La direktivo favoras la paktintojn ne nur pro la nova rajto eniri la Fonduman Konsilion, sed ankaŭ ĉar ĝi faciligas la pruntojn al la establoj, por la aĉeto kaj flegado de nemoveblaĵo. La normo koncernas nur la efektivajn proprietojn, ne la neesperantistajn instituciojn kiuj akceptas esperantistan aktivecon (ekzemple somerumejon por infanoj, kiu akceptas esperantlingvan grupeton).

[HeKo 768 9-C, 12 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0520 s s