Esperanta Civito

FEM-rezolucio pri seksa molestado


La Asembleo de Feminisma Esperanta Movado (aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito), reale kunvenanta en Ĉaŭdefono, la 9an de aŭgusto 2021,

ŜOKITE de la informo ke personoj kulpaj pro seksa molestado dum esperanto-kongresoj, kaj kiel tiaj agnoskitaj de la Komitato de la koncerna internacia esperanto-organizo, tamen ĉi-somere estis rekomendita kandidato al la Estraro de TEJO respektive diplomita de UEA pro "elstara kultura agado";

ANTAŬZORGANTE ke tiaj problemoj povas okazi eĉ en la nova Esperantio;

INVITAS la organizantojn de esperanto-aranĝoj kadre de la Pakto preventi tiajn erarojn kaj

REKOMENDAS al la instancoj de la Esperanta Civito kiel eble plej rapide suspendi el siaj rajtoj la civitanon eventuale kulpan pro tia fakto, ĝis verdikto de la Kortumo, kiu povus senkulpigi lin aŭ fiksi la definitivan tempodaŭron de tiu suspendo.

[HeKo 769 1-B, 13 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0599 s s