Esperanta Civito

TEJO restis protektorato de UEA


"Kiam venos la fina decido de UEA pri la Centra Oficejo, ni komencos plani la translokiĝon kaj la estontecon de TEJO en Roterdamo." Tiu ĵusa publika deklaro de la TEJO-estraranino Klara Ertl pruvas ke la destino de la Junulara estas subiĝi al kaj dependi de la Universala. Des pli danĝera konfeso: "Ni bezonas laborlokon, surlokan subtenadon al la estraraj kaj komitataj taskoj, sed ankaŭ arkivon. Tion eblas gardi en la Volontula Domo, kio laŭ la plano ALMENAŬ NE ESTOS TUJ VENDATA" (nia emfazo). Kaj se UEA baldaŭ vendus ankaŭ ĝin?

Metafore tio konfirmas ke TEJO ne estas ankoraŭ sendependa lando, sed speco de protektorato. Se fari historian komparon, kiu referencas al loko laŭmoda en nuntempa diskuto: ĝis la statutmodifo de 2016 la Junulara estis kvazaŭ Bohemio aneksita al la Tria Regno, nun ĝi estas kvazaŭ Slovakio, protektorato de la Tria Regno.

Aparte miriga estas la ne eluzo de la strategia povo fare de TEJO en ĉi tiu cirkonstanco: ŝajnas ke la Universala forte bezonas la helpon de TEJO-volontuloj; kial do TEJO ne premis adekvate por defendi siajn interesojn? Krome, en la multe pli prestiĝa Bruselo TEJO povus utiligi senpage oficejon: kial ĝi ne translokiĝas tien?

[HeKo 769 6-A, 17 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0618 s s