Esperanta Civito

Buĵumburo studos eblan kunlaboron kun Lomeo


Danke al donacoj al Afrika Esperanto-Instituto (tra KCE-konto en Svislando), en la Tanganika Esperanto-Domo de Bujumbura eblis la unua Oranĝa Renkonto de afrikaj esperantistoj, organizita de la vicadministranto de AEI, c-ano Lucien Kagina, 21 aŭgusto 2021. La renkonto koincidis kun la fino de lia nuna deĵorado en la Domo.

La renkonto kunigis personojn de diversaj aĝoj, inkluzive de tre atenta kaj bone edukita infano, kiuj babilis en esperanto kaj aŭskultis fragmentojn el muzika repertuaro de la esperanta kulturo. La plejmulto de la partoprenintoj gravitas ĉirkaŭ Islama Esperanta Klubo, aliĝinta (same kiel AEI) al la Pakto.

Laŭ peto de sen. Frederiko Nimubona la Konsilio de AEI kunvenos skajpe 25 aŭgusto 2021. Laŭ propono de c-ano Koffi Gbeglo la Konsilio traktos la demandon pri eventuala kunlaboro kun Afrika Centro Esperantista. La propono implicas la ricevon de la ACE-laborplano; statuto kaj akto pri jura personeco de ACE ŝajne ne ekzistas, male ol estas por AEI (kaj ĝiaj du komponantoj, SIPU kaj KCE).

"Se ACE havas nek statuton nek juran personecon, ĝi ne povas aspiri al membreco en AEI" opinias konsiliano Giorgio Silfer "sed eblas aliaj formoj de kunlaboro, kun individua responso de la ACE-gvidanto". Pro la sama manko de statuto kaj jura personeco ACE ne povus peti aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, por kiu la normo iĝis pli restrikta post la rezolucio aprobita de la Forumo en aprilo 2017.

[HeKo 769 9-B, 20 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0597 s s