Esperanta Civito

Rekorde intensa kultura monato en Svislando


Danke al KCE kaj ĝia Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, Svislando gastigis dek unu sukcesajn esperanto-aranĝojn en unu monato: kurso por formado de stabano, du kursoj pri tradukado, kurso por lingvokomencantoj, Esperantologia Fakultato, Komitatkunveno de KCE, Asembleo de la Esperanta PEN, Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, simpozio honore al Eŭgeno de Zilah, lingvotestaj sesioj (de A1 al C1), parlamenta sesio de la Esperanta Civito.

Ĉio okazis reale, kun tre malofta telematika partopreno. Aldoniĝis interesaj ekskursoj, distra programo, tre bongustaj manĝoj. De jaro al jaro Kultura Centro Esperantista estas pli kaj pli aktiva oazo por nia kulturo. Kaj venontjare okazos la 11a Kultura Esperanto-Festivalo, kun fizika partopreno! Oni ankaŭ konsideru la didaktikan aktivecon paralele en la afrika partnero de KCE: Tanganika Esperanto-Domo.

La kulturaj programoj lasos spuron en la gazetoj "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", nun redaktataj. Kvar el kvin membroj de la KCE-Komitato (c-inoj Bellotti, Bartek, Conde Rey, Martinelli), krome c-ino Manuela Blanco kaj c-ano Giorgio Silfer intense aktivis dum la tuta monato.

[HeKo 770 1-B, 21 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.5070 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0865 s s 
  Total: 0.5935 s s