Esperanta Civito

La malvenko de NATO kaj la brita secesio


Se la milito en Vjetnamio estis la unua historia malvenko de Usono (kaj eventuale de SEATO), tiu en Afganio estas la unua historia malvenko de NATO. Ekzamenante la kaŭzojn de ĉi tiu kapitulaco, indus komenci per anekdoto, aŭdita en Budapeŝto en 1971.

"De post la epoko de reĝo Matiaso la hungaroj malvenkis en preskaŭ ĉiu milito: tial okcidentanoj ĝoju ke nun ni aliancas kun Sovetunio..." Efektive la orienta bloko malvenkis, kaj pluraj aliancanoj forlasis Sovetunion, aŭ ties heredanton, en la 1990aj. Baldaŭ poste Hungario eniris NATOn, kiu ĵus definitive retretis, lasante la landon en la manoj de la islamistoj...

La klarigon pri la sorto de la tamen bravaj hungaroj oni trovas en la geopolitiko. Situi en la mezo de Eŭropo signifas riski havi aliancanon eĉ pli riskan: germanlingvan najbaron, kiu rapide fariĝas sieĝata kontinenta fortikaĵo, aŭ ruslingvan, kiu vane strebas atingi la varmajn akvojn, por siavice eskapi similan scenaron. Sed por Afganio la geopolitika klarigo ne taŭgas.

Strategie pezis la diverĝo inter du konceptoj de interveno: la angle-saksa aŭ atlantika (batala) kaj la eŭropa (pacgarda). Ni haltu pri la kaŭzoj kaj ni pensu pri la konsekvencoj de la malvenko. Ili estas neimageble malbonaj por Eŭropo: la brita secesio akiras tute novan dimension -- divorcintoj en EU, separitoj en NATO. La plej granda defendalianco krizas, kaj ĝia krizo tuŝas ankaŭ Eŭropan Union.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 770 3-E, 26 aŭg 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0596 s s