Esperanta Civito

La Kapitulo kunvokita meze de septembro


La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, kunvokis la Kapitulon al ordinara skajpa kunveno, 15 septembro 2021. Temas pri la unua kunveno post la Parlamenta sesio en Loklo, 9 aŭgusto 2021, kaj ĝi estos grandparte dediĉita al la apliko de la decidoj tie faritaj.

Krom tio la tagordo proponas novaĵojn rilate al la homaj resursoj kaj al la nemoveblaĵoj, konsultiĝon pri la bibliotekoj kaj diskuton pri Civila Esperanta Servo. Oni atendas ankaŭ raporton de la matrikulisto pri la produktado de legitimiloj.

La Kapitulo sekvas kun atento la evoluon de la situacio en kelkaj internaciaj esperanto-organizoj: en la sama semajno la Komitato de la Universala devus decidi pri la vendo de Nieuwe Binnenweg 176 kaj praktike fermi la "nederlandan" epokon por malfermi "slovakan"; tamen la rezistoj de la interna minoritato estas tre fortaj, kaj la risko de peza kolizio ŝajnas tre granda.

[HeKo 770 8-C, 3 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0586 s s