Esperanta Civito

Plia koruptado en la hungara diplomfabriko


"Pli ol cent personoj estas verdiktitaj [en hungara provinco] ĉar per koruptado ekhavintaj lingvo-ekzamenajn bonajn rezultojn. Per la metodo dum pli ol dek jaroj oni certigis interŝanĝe de mono la sukcesajn lingvo-ekzamenojn al la klientoj. Estis, kiu pagis okcent mil hungarajn forintojn por ricevi la diplomon pri sukcesa lingvo-ekzameno" ĵus raportis Infostart.hu, hungarlingva novaĵagentejo.

La informo ne mencias ĉu esperanto situas inter la lingvoj pri kiuj okazis la koruptado. En 2013, okaze de simila skandalo, ankaŭ esperanto estis envolvita. La hungara diplomfabriko, antaŭe nomata ITK, nun nomiĝas Landa Lingvoekzamena Centro (ONYK): kun ĝi kunlaboras UEA kiel eksterlanda giĉeto, sub la responso de d-ino Katalin Kovats. Post tiu skandalo, la Esperanta Civito ĉesigis la ekvivalentecon de ITK-diplomo al tiu de LTSEC (la sola ekzamensistemo pri esperanto kun ĉiuj ses niveloj laŭ Konsilio de Eŭropo, kaj tute ne aplikata per telematika surogato).

Kultura Centro Esperantista kiel administranto de LTSEC informas, ke kelkaj institucioj ekster la Esperanta Civito (ekz. Itala Instituto de Esperanto) proprainiciate agnoskas LTSEC-diplomojn kiel (almenaŭ parte) ekvivalentajn al la siaj; pri tio ne ekzistas interkonsento (kaj ne endas), sed indus almenaŭ oficiala komuniko al KCE.

[HeKo 771 1-B, 7 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0547 s s