Esperanta Civito

Saluto al la Kongreso de la Popoloj

Karaj Delegitoj ĉe la Kongreso de la Popoloj,

La Esperanta Civito deziras al vi agrablan inaŭguran sesion de via mandato. Nia bondeziro estas, ke la Kongreso de la Popoloj finfine evoluos kiel efektiva monda parlamento. Ke la Kongreso de la Popoloj estu do multe pli ol la estraro de opinimovado.

Parlamento aprobas leĝojn, direktivojn aŭ almenaŭ rezoluciojn. Valorajn por mobilizi la homojn (ĝuste "people", origine de via institucio) al la celoj de mondigita socio.

La esperantlingva popolo, nome la komunumo kiu vidas en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaŭ esprimilon por transnacia identeco, laboras en tiu direkto kaj estas je dispono por kooperi kun la Kongreso de la Popoloj, same kiel kun la Mondfederisma Movado.

Ni kredas ke venis la tempo por aktualigi la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj, laŭ la granda planeda defio de la 21a jarcento: necesas remeti la homon je la nivelon de la naturo, kaj ne super la naturon.

Ĉu la Kongreso de la Popoloj kapablos levi la ganton? Ni esperas kaj deziras tion.

Gesinjoroj, bonvolu akcepti niajn plej bonajn sentojn.

Giorgio Silfer,  Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 341 1-C, 24 okt 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0217 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0659 s s