Esperanta Civito

Kurda (turke verkanta) la nova PEN-prezidanto


Se lia literatura lingvo estus lia denaska kurda, li povus fariĝi la tria Nobel-laŭreato en senŝtata lingvo, post Frederic Mistral (okcitana ortografio) kaj Yitskhok Bashevis Zinger (plumpa transskribo el la jida). Sed Burhan Sonmez verkas en la turka, kaj li estas esence istanbulano, kvankam origine el la provinco de Ankaro; ne gravas, li ricevis jam plurajn premiojn, kaj de hieraŭ li prezidas PEN Internacian, elektite (ankaŭ danke al la Esperanta PEN, reprezentata de Giorgio Silfer) de la Asembleo kunsidanta telematike.

Juristo, specialisto pri homaj rajtoj, Sonmez fondis tiucelan organizon TAKSAV. Vundite en 1996 (tiam 31-jara) de la turka polico dum paca demonstracio, li rifuĝis en Londono. Dum la konvalesko li komencis sian verkistan karieron.

Li estas internacie konata, kun titoloj tradukitaj al trideko da idiomoj. Lia unua romano "Kuzey" (Nordo -- se en la kurda, estus "Bakur") aperis en 2009. Plej interesa estas eble lia tria romano "Istanbul Istanbul", kies strukturo rememorigas Dekameronon: en la trudizolo de subtera ĉelo, malliberuloj rakontas po unu ĉapitro el dek, laŭvice. Eble ĉi tiu frazo estas la unua esperantigo el Burhan Sonmez: "Istanbulo estas urbo kun miliono da ĉeloj, kaj ĉiu ĉelo estas Istanbulo en si mem". Se Istanbuloj estas du, la subgrunda kaj la surtera, reale ili estas unu.

[HeKo 772 4-B, 26 sep 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0578 s s