Esperanta Civito

La melankolia adiaŭo de Angela Merkel


Post dek ses senpaŭzaj jaroj da kancelerieco, s-ino Angela Merkel lasis sian postenon. Kvankam ŝi neniam kaŝis detalojn de sia privata vivo, la granda publiko ekster Germanio ne scias ke ŝi estas praktikanta kristanino, filino de pastoro. Ŝia patro decidis migri al Germana Demokratia Respubliko, dum la komunisma epoko. Vivi laŭ luteranaj valoroj ene de totalisma reĝimo certe grandigis ŝian aprezon pri libereco: ne hazarde en 2017, partoprenante celebradon pri la kvincenta datreveno de la afiŝo sur la pordego de la katedralo de Vitembergo, Angela Merkel insistis pri la ligo inter persona individueco kaj libero.

Ŝia kristaneco manifestiĝis en pluraj elektoj, interalie en la subteno al politiko favora al rifuĝintoj, kiu definitive renversis la bildon de Germanio, transformante ĝin al lando de azilo, ankaŭ je la prezo de malpopulareco ĉe vastaj sektoroj de la ĝenerala opinio, ne nur germana.

Tiu elekto ne estis strategia eraro, laŭ mi; dum mi kuraĝas skribi pri taktika eraro okaze de la ĵusa baloto, kiu kondukis al la ruino de ŝia partio. Angela Merkel kondutis kvazaŭ pensiulo kiu lasas la laborpostenon; ŝi ne volis partopreni en la balotkampanjo stirante ĝin al juĝo ne pri la nova kancelierkandidato, sed pri la eliranta registaro, kiun ŝi mem gvidis.

Ne submetante sin al la juĝo de la popolo (eĉ ne kiel kandidaton en la propra kolegio, kie ŝi ĉiam gajnis -- kaj nun ĝi estis "donacita" al la socialdemokratoj) ŝi lasis la siajn komplete orfaj; nur en la lastaj tagoj, kiam evidentiĝis malvenko de la partio en nekredebla proporcio, ŝi engaĝis sin iome, efektive bremsante la kolosan falon. Kaj tiu falo koncernas unuavice nek la partion nek ties ĉefkandidaton, sed la regintan koalicion, do s-inon Merkel mem.

Tial ŝia adiaŭo estas aparte melankolia, el politika vidpunkto. Ŝia taktika eraro instruu nin ke, en niaj vicoj, ĉiu eliranta Konsulo devas ree kandidati al la Senato, por ke la elektantoj komprenu ke ne nur pri nova Konsulo aŭ programo oni voĉdonas, sed ankaŭ, aŭ precipe, pri la eliranta registaro (Kapitulo), premienda aŭ punenda.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 772 7-E, 1 okt 21]

C-ano Marek Bamberski komentarias:

Vi estas apologeto de la Bruksela korporacio - mafia kaj novkoloniisma organizo. Mi esperas ke por la Esperanta Civito tio almenaŭ valoras, ke vi ricevas bonan financan subvencion. Mi el la okcidento ricevis nenion senpage. Se mi gajnis kelkajn groŝojn tio estis nur kontraŭ manlaboro, ŝvitiga, ofte terure malpuriga kaj polviga, kiujn "povraj rifuĝintoj" el Afriko/Azio ne deziris fari ĉar ili meritis beneficojn, ne kiel nigruloj el la orienta Eŭropo... Tiel bela estas la demokrata Eŭropo. Ke ĝi vivu ĝis la morto. Kaj kiel eble plej frue.

La redakcio respondas: La artikoloj kun la litero E ne esprimas la vidpunkton de la Esperanta Civito: tion faras nur la artikoloj kun la litero C. La Esperanta Civito havas formalajn rilatojn ne kun Eŭropa Unio sed kun Konsilio de Eŭropo, en Strasburgo: de KdE venas subvencioj tra Kultura Centro Esperantista, pro la lingvotestado; neniu subvencio el EU. En Esperantio la sola establo furaĝata de EU estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo; ŝajnas ke ankaŭ E@I en Slovakio, pro siaj projektoj financataj de EU. Espereble vi helpos konstrui demokration en Pollando, kiu certe bezonas tion.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0372 s s 
  Total: 0.0545 s s