Esperanta Civito

Stano Belov vane miras pri TEJO(-kongreso)


"Sed la plej mirinda afero okazis la 25an de majo, kiam mi ricevis plian leteron de TEJO. En ĝi oni informis, ke Sud-Koreio rezignis je la [internacia junulara] kongreso kaj demandis, ĉu mi deziras kandidatiĝi denove? Mi decidis, ke mi jam sufiĉe ĝuis tiun ĉi ludon kaj ne plu perdos la tempon." Tion ĵus afiŝis Stano Belov en la retgazeto "La Ondo de Esperanto".

Kultura Centro Esperantista ricevis la saman proponon, kaj ankaŭ rezignis pri renovigo de la invito; ne pro la organiza malseriozeco denuncita de s-ro Belov, sed pro evidenta antaŭjuĝo de TEJO kontraŭ Svislando. Tiu kremaĵo sufiĉis ankaŭ por la junulara komisiono de KCE, eĉ sen la malicaj ĉerizetoj de intelekte malhonesta B-komitatano, kiu ricevis poste apogon al estraraniĝo fare de du naivaj samkomitataninoj. Ĉi-lastaj rapide ricevis konfirmon pri sia erara takso, kiam jam antaŭ la eko de la mandato tiu komitatano B kiel Bedaŭrinde kverelis kun la estontaj kolegoj, kaj ene de du monatoj demisiis per delira blogero (unu plia el la siaj).

Necesas rilati al la temo Internacia Junulara Kongreso senemocie, ĝuste ĉar la elekto pri la IJK-lando ne dependas de objektiva selekto, sed de subjektiva kooptado. Kaj tio ne estas malnormala: IJK estas la kongreso de TEJO, kaj decidi pri kongreso signifas konsideri diversajn faktorojn, ofte pli gravajn ol la organiza kompetento kaj financa avantaĝo. Ekzemple, s-ro Belov invitis al Rusio, kiu situas en la nigra listo de uranisme malamikaj landoj: jam pri Universala Kongreso en Moskvo tuj aperis tiu kontesto fare de samseksemuloj; rilate al Tjumeno, ĝi ne manifestiĝis, ĉar ekzistis pli eleganta preteksto (nur la landa sekcio rajtas inviti).

Kontraŭ Svislando estis alia preteksto, ĉar tie delonge ne ekzistas landa sekcio de TEJO, kaj eĉ eblas gejedziĝi. Entute ne indas miri kaj ne endas diskuti: Roterdamo posedas la kongresmarkon, kaj per ĝi rajtas fari kion ĝi volas; estas normale havi konkurson adaptitan al siaj cirkonstancoj, eĉ unue elekti la gajnonton kaj poste lanĉi la konkurson. Konsideru ke la "pretekstoj" ne havas ĉiam kaj ĉie la saman specifan pezon: uranistoj agitadis kontraŭ IJK en Togolando, sed TEJO okazigis ĝin malgraŭe, ĉar segmento de projekto subvenciata de Eŭropa Unio (kvankam tiu IJK estus fine deficita, kaj finance kaj strategie).

Kio riproĉendas al la estraro(j) de TEJO, trans la subjektiveco, estas la manko de sagaco, kiu poste vundas ilin bumerange; kiel la elekto de fora insuleto en la Pacifiko (kiu havus la monon veturi tien?), kun trista famo pro milita bazo de la sudkorea armeo (ĉu TEJO apogas tion?), de kie la korea landa sekcio subite retretas, lasante la estraron en la sama kondiĉo de la portugala taĉmento antaŭ germana atako en aprilo 1918... (metaforo).

[HeKo 773 1-A, 5 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0584 s s