Esperanta Civito

Nieuwe Binnenweg 176 malmobilizata jam?


La Esperanto-Domo en Roterdamo estus jam senhoma, se ne vizitus ĝin veterana eksoficisto kaj TEJO-volontulaj rekrutoj, kvazaŭ en forlasita tranĉeo. El la tri restantaj salajratoj, ŝajne du malsanas kaj la tria plej ofte telelaboras de sia hejmo alilande. Evidenta fazo de malmobilizo.

La situacio memorigas pri la filmo "La lastan jaron en Marienbad", sed eĉ pli groteske ol elpensis reĝisoro Alain Resnais. Alegorie, la protagonistino povus esti la esperanta popolo, kaj la protagonisto la Universala de la Centraj Oficejoj. Demando: kun kiu li (ĝi) ludus la finan alumetpartion? Nome, kiu estus la certe gajnonta edzo (se ne edzo, do tro bone informita, eble ia protektanta profeto) de Esperantio?

Por la klientoj de la UEA-libroservo, male, esperata estas la pago de fakturoj, sed pri la pagodato nenia certeco, pro la kurioza interna administra sistemo. Rilate al la situacio en la numero 176, pli kongruus la forigo de la akuzativo en la filmtitolo. Se vi ne povas spekti la filmon, por priskribi la nuntempon taŭgas ankaŭ "Finalo de partio" de Samuel Beckett, kies esperantigon eldonis LF-koop.

[HeKo 773 2-A, 6 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0564 s s