Esperanta Civito

Varsovia vento... secesia advento?


La plejsupra Kortumo de la Pola Respubliko hodiaŭ verdiktis ke la normaro de Eŭropa Unio ne prioritatas rilate al la leĝoj de la pola ŝtato. Konsekvence EU ne rajtus interveni pri la (tre kritikata) reformo de la pola justico.

Ĉi tiu lasta diverĝo situas en la procezo karakterizanta ĉiun transiron de konfederacio al federacio, kun la risko de secesia milito, kiel okazis en Svislando kaj Usono dum la XIX jarcento. Por kompreni tiun makrokosman scenaron kelkfoje helpas la mikrokosmo de la esperanta popolo: ĝi instruas pri kreskantaj kontraŭdiroj (eĉ deliroj) en Varsovio mem, de kie venis la suba mesaĝo, en gramatike perfekta esperanto.

"Tio kio okazos/as nun estas longa procezo kiu daŭros ankoraŭ dudek jarojn kaj faros ĝin nur patriotoj, ne pugolekantoj en Bruselo. Unue oni devus purigi la ministerion de eksteraj aferoj kiu estas nekredeble judigita, plena de agentoj de Mosaad, BND kaj CIA. Tio estas moko por ĉiu lando kiu nomas sin sendependa. Moko kaj honto!" Kion pensus pri tiu antisemita opinio la direktoro de la Esperanto-Domo en Bjelostoko aŭ nia emerita konsulo en Rezovio? Kaj precipe la esperantistoj kiuj invitis la Universalan transloki sian Centran Oficejon al la Vistula ĉefurbo, supozante ke Pollando eterne restos en Eŭropa Unio?

Probable trankviligis ilin la certeco ke Pollando bezonas la subvenciojn de EU, sed ĉu la esperantlingva pola patrioto, supre citita, ne esprimas la vidpunkton de multaj aliaj averaĝaj poloj: "Eble vi skribos iam en HeKo kial Germanio akceptis pagi rekompencon pro la genocido de la gento Herrero en Namibio kiu okazis antaŭ cent dudek jaroj, sed neniam pagis ion ajn por la genocido de poloj kaj detruo de la tuta lando. Via amata Merkel diris 'Nein!', kvankam ŝi ofte kun rideto mensogis ke ŝi 'amas' polojn. Mia avo estis murdita de germanoj en 1944 kiel hundo, nur ĉar li estis polo. Untermensch. Mi eĉ ne scias kie li estis entombigita... Mi pisas al tia demokratio kaj tia Unio!"?

Ĉu prepari sin al dua eksiĝo/igo el EU, post la brita (kun kreskanta konfliktemo inter la Manikaj bordoj)?

(Giorgio Silfer, el Bruselo)

[HeKo 773 3-E, 7 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0566 s s