Esperanta Civito

Orienta Eŭropo deziras sian grandan muregon


La 8an de oktobro dek du ŝtatoj de Eŭropa Unio kvazaŭ pledis por tio kion Donald Trump volis fari en Ameriko: konstrui muregon kontraŭ enmigrontoj (pli precize: rifuĝontoj). Ok el ili situas en la areo de la iama Varsovia Pakto: esceptas nur Rumanio kaj, kompreneble, la ne plu ekzistanta GDR. Teorie, du pliaj estus jam defendataj de la maro (Grekio kaj Cipro), restas nur Aŭstrio kaj Danlando.

Se Donald Trump (kun siaj prezidentaj povoj) malgraŭ majoritato en la Parlamento ne sukcesis aprobigi sian planon, des pli vana ŝajnas la strebo de la menciita dekduo; sed tio malfermas plian fendon en la eŭropunia domfabriko.

Rimarkinde, el la dekduo Aŭstrio kaj Danlando estas la solaj netaj kontribuantoj, la ceteraj nur enspezigas el EU. Kaj neniu situas inter la EU-fondintoj. Tiaj fendoj, kiel la ĵusa verdikto de la pola Konstitucia Kortumo kontraŭ la prioritateco de la unia normaro, vekas nostalgion pri Eŭropo pli malgranda, sed ankaŭ pli kohera en la respekto al la fundamentaj principoj.

La propono estas formulita per letero kaj al la Eŭropa Konsilio kaj al la Komisiono: procedure, tiu al la dua estus superflua, ĉar la Komisiono (prefere: komisararo) devus sentineli kontraŭ la membroŝtatoj, en la intereso de la kolektiva subjekto, dum la Konsilio efektive reprezentus la interesojn de la ŝtatoj.

La migrofluoj estas reala problemo (sed ankaŭ potenciala resurso), kaj ne estas juste lasi la periferion zorgi pri la limoj de la tuta Eŭropo: necesas komuna strategio, kiel okazas en Svislando -- ja ne havus sencon, se Berno aŭ Zuriko lasus Tiĉinon elturniĝi per si mem. Kaj tiu komuna strategio ne bezonas la starigon de murego ĉe la lago de Lugano...

(Giorgio Silfer, el Bruselo)

[HeKo 773 7-E, 11 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0567 s s