Esperanta Civito

Emblema verko en oportuna momento


"Se la verko montriĝas profunde pesimisma, ĝi estas stile sprita, plena je humuro, riĉa je teatraj turnoj (kaj, ĉi-okaze, de tradukaj defioj). Nur per sprito eblas fronti la abismon -- kaj ĉiukaze, temas nur pri teatraĵo..." skribis Humphrey Tonkin preface al la ĵus eldonita "Finalo de partio" de Samuel Beckett, esperantigita de la traduka rondo en KCE sub la gvido de Perla Martinelli.

Postparolis Giorgio Silfer, en plena pandemio: "En la tempo de ĥina gripo, de sanitara lokaŭto, de malpermeso eliri el sia domo, la mesaĝo de Beckett ŝajnas nekredeble aktuala. Ni surmetis maskojn kvazaŭ en tragika karnavalo, kongrue al la sprito, miksita el humuro kaj angoro, de 'Finalo de partio'. Ni restas hejme kun psiko sur radseĝo, ni perdas la vidon ĉar dronas en televido, perdas la stimulojn krom la plej elementaj, kiel la ŝato al biskvitoj kaj bombonoj ĉe Nagg, aŭ la gurdado de rememoroj ĉe Nell."

"Ne surprize, ke Beckett nomis la ĉi tie prezentitan verkon de 1957 'Fin de partie', aŭ en la propre tradukita angla versio 'Endgame'. La esprimo, kiu devenas unuavice el ŝakludado, signifas tiun parton de ŝakludo en kiu la eblecoj de unu aŭ ambaŭ ludantoj limiĝis al tre malmultaj elektoj kaj foje igis la rezulton simple neevitebla" klarigas prof. d-ro Tonkin.

Ĉu la malnova Esperantio atingis sian finalon de partio? Kaj kio poste? Eble en Beckett, kiu universale paradigmas tiajn situaciojn, vi trovas la respondon.

La verko aperis kiel suplemento al la revuo "Literatura Foiro", n-ro 313. La neabonintoj povas mendi ĝin kiel elegantan kajeron ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando, aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 773 8-B, 12 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0376 s s 
  Total: 0.0508 s s