"Literatura Foiro" - pli ampleksa, sed sampreze
La kultura revuo "Literatura Foiro" aperas ekde 2019 pli amplekse (kromaj ok paĝoj), en 2021 eĉ kun suplemento: preskaŭ ok numeroj anstataŭ ses, daŭre je la prezo de 2019!
Por 2022 la Internacia Abontarifo fakte ne kreskas: 56 anstataŭ 55 svisaj frankoj; nur pro la kurza aktualigo ĝi kreskos alivalute (ekz. 54 eŭroj). Por favori la fidelajn abonantojn, ĝis 31 januaro 2022 validos la malnova tarifo. Dankon pro tuja reabono!
La kovriloj de la venonta jarkolekto estos dediĉitaj al la revuo kaj eldonejo "Literatura Mondo" (1922-1948), kaj ĉiu numero enhavos interesan eseon pri ili. Pri "Literatura Mondo" temas ankaŭ la parolago de Giorgio Silfer "Invit' al Njugatesko", kiu premieris en Budapeŝto dum la unua ARTE, 2016.
[HeKo 775 4-B, 4 nov 21]