Esperanta Civito

Literaturaj kafejoj en novembro-decembro 2021


La lastaj literaturaj kafejoj de 2021 en Budapeŝto gastigos du premierojn. Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-centro bonvenigos la redaktinton de la antologio "Verda stelo kaj roza triangulo" 18 novembro 2021 kaj la tradukintinon de "Finalo de partio" de Samuel Beckett 15 decembro 2021.

La prezento de c-ino Perla Martinelli koincidos kun la Tago de la Esperanta Kulturo, kaj traktos interalie la distingon inter originalo kaj traduko fare de la sama persono: demando esplorinda pri Beckett mem (kiu verkis en la franca, kvankam anglalingvano), sed ankaŭ pri pluraj esperanto-aŭtoroj, ekzemple Szathmari kaj Nemere en Hungario.

C-ano Giorgio Silfer parolos pri la kontribuintoj al la antologio, poezia kaj proza, kun unu teatraĵo: ĝuste la dramo "La butiketo de la juvelisto" inaŭguris la longan vicon de la literaturaj kafejoj (jam sesdek du okazis) en aŭtuno 2012.

La aranĝo disvolviĝos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, ekde 18h00.

[HeKo 775 7-B, 10 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.3657 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.4091 s s