Esperanta Civito

Forpasis sen. Franco Levi (1944[1969]-2021)


Ni ne plu admiros en niaj kunvenoj la rabenan barbon kaj la nigre-bluan vertoĉapon de civitano Franco Levi (1944[1969]-2021). Ĵurnalisto, cionisto, esperantisto, li forpasis en Romo pro abrupta pulmito la 5an de novembro, tuj post sia interveno en la nacia kongreso de la Radikala Partio, kies aktivulo li estis de multaj jaroj.

Lerninte nian lingvon en kurso ĉe la Milana Filologia Klubo, Franco Levi akceptis la rolon de respondeca direktoro de la ĵus fondita revuo "Literatura Foiro", al kiu li restis fidela abonanto dum sia tuta vivo, aliĝinte ankaŭ al la eldonkooperativo en 1980, kaj petinte la esperantan civitanecon baldaŭ post la promulgo de la Ĉarto de Sabloneto. Elektite al la Senato per la Verda Listo en 2016, li partoprenis en la parlamentaj sesioj kiel eble plej ofte, inkluzive de la lasta en Loklo.

"Franko havis pli ol rimarkindan hebrean kulturon kaj eksterordinaran kompetenton ankaŭ en la itala lingvo: li eminentis kiel kalemburisto, kun ironia humuro kiu trovis en Esperantio pli da aprezo ol inter liaj samreligianoj kaj samurbanoj", memoras lia instruinto, c-ano Giorgio Silfer, kies komencliterojn "GS" Franco Levi interpretis "Gojo Saĝa".

Levi perdis sian patron en la Holokaŭsto, kaj preskaŭ mirakle naskiĝis kaj saviĝis dum la patrino kaŝadis sin. Ŝia onklo estis la unua viktimo de la rasismaj leĝoj en Italio: post letero al Mussolini, kie li demandis ĉu la Kondukanto freneziĝis, Angelo Fortunato Formiggini, profesie eldonisto, sin mortigis plonĝante el la turo de la Modena katedralo.

La Konsulo esprimas profundan kondolencon al la vidvino, prof. d-ro Maria Teresa Dal Monte, nome de la tuta Civitanaro. Kortuŝite adiaŭas Frankon ĉiuj kiuj kunfestis liajn Mil kaj Unu Lunojn en Ĉaŭdefono lastsomere, speciale gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

[HeKo 776 1-C, 13 nov 21]

Estas granda perdo kaj granda doloro. Mi ĝojas, ke mi povis renkonti ĉi tiun viron de kulturo kaj humuro ekster la skatolo. Mi kondolas Maria Teresa. Kore, Lorena Bellotti (estrino de la Verda grupo en la Senato)

Ankaŭ la estrino de la Blanka grupo kondolencas pro la forpaso de nia c-ano Franko Levi. Amike, Anna Bartek
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0591 s s