Invit' al dantesko fermas la 52an kolekton de LF
La plej universala poeto karakterizis la revuon "Literatura Foiro" en 2021, kaj du eseoj pri Danto lingvisto kaj Danto politikisto, fare de Clelia Conterno respektive Carlo Minnaja, inaŭguras la decembran numeron 314, kiu tiun riĉan jarkolekton (ses numeroj po 64 paĝoj, plus eksterordinara suplemento) fermas.
Ĉu hazarde tria patrolano uverturas per delikata poemo? Nicolino Rossi estas la plej premiita el niaj vivantaj poetoj, kaj originale kaj traduke; se lirikisto en esperanto kandidatus por la literatura Nobelo, li estus la plej merita. Pri la ĉi-jara Nobel-premiito Abdulrazak Gurnah verkas Itala Vivan, kaj fragmentojn de lia prozo tradukis Bertil Nilsson.
Ne jubileis nur Dante Alighieri (plia omaĝo de Carmel Mallia pri la malta traduko de la Dia Komedio), sed ankaŭ Charles Baudelaire, pri kiu eseas Martina M. Tuya. Aliaj kontinentoj alestas: el Brazilo la poezio de Conceicao Evaristo (tradukis Paulo Sergio Viana) kaj el Ĉinio la prozo de Lao She (tradukis Vejdo). Kaj Afriko proponas la historion de la joruba lingvo, en plia ĉapitro fare de Fernando Pita.
Bildarto rekondukas al Danto, per artikolo de Daniele Binaghi pri la komikso "Miĉjo Muso iras al la infero", dum Giorgio Silfer en la kinorubriko valorigas Julion Baghy, tre favore recenzante la belorusan filmon "Persaj lecionoj" sub la titolo "Mihok en holokaŭsta versio".
Post originala rakonto de Julian Modest, nuna prezidanto de la Esperanta PEN (kies organo LF estas), la malpli belartaj paĝoj regalas la leganton per lingvistiko (eseo de Eward Sapir pri lingvo kaj literaturo, tradukita de Alessio Giordano), per filozofio (longa gloso de Giorgio Silfer pri Sartre kaj de Zilah), per religio (Carmel Mallia vidalvidas al Saŭlo el Tarso), per historio (Perla Martinelli pri hieraŭo kaj morgaŭo de la centjara SAT).
Tuta bukedo el recenzoj buntigas la lastajn paĝojn: Claude Gacond pri la monumenta "Bibliografio de Ido" fare de Tazio Carlevaro; Carlo Minnaja pri la egocentra romano "Sesdekok" de Sten Johansson; Tazio Carlevaro pri la antologio "Verda stelo kaj roza triangulo", aŭdace realigita de Giorgio Silfer; Marie-France Conde Rey pri la du "Lecionoj" de Mikaelo Bronŝtejn.
La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro estas c-ino Perla Martinelli, asistata de c-ano Alessio Giordano. Multaj itallingvaj nomoj, efektive, sed nia literaturo konas tiajn ciklojn: mirige ke la itala daŭras pli ol la hungara, kaj multe pli ol la pola, ekzemple; do vivu la itala skolo, etendiĝanta sur kvar generacioj sinsekve, kaj ne nur sur unu eterna rondo!
[HeKo 776 2-B, 14 nov 21]