Esperanta Civito

Unua Civita stabanino el azia lando


La stabo de la Esperanta Civito etendiĝas unuafoje al Azio, per la alveno en Budapeŝto de c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu deĵoras ekde ĉi tiu monato ĉe la Orienta Legacio. Ŝia statuso estas ankoraŭ tiu de staĝanto, kaj ŝi havas du mentorojn, pri la lingva respektive la strategia trejnado.

"Mi tre entuziasmas pri mia nova laboro ĉe la esperantistaro" deklaris c-ino Alieva, kiu ĵus finis tutjaran staĝon ĉe la Naturamika Junularo en Prago. Superinte la aĝon por volontuli kadre de EU-programo, ŝi estis tuj varbita por la esperanta popolo.

Post la atingo de la rango kiel legacia asistanto, la nova kadro aktivos en la tuta orienta Eŭropo (escepte de la baltaj respublikoj) kaj proksima Oriento, inkluzive de Irano. La nova Esperantio ja produktas novajn esperantistojn.

[HeKo 776 7-C, 20 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0353 s s 
  Total: 0.0513 s s