Esperanta Civito

Roterdamo la plej violenta urbo en Nederlando


Kreskas en okcidenta Eŭropo la publikaj protestoj kontraŭ la strategio de la diversaj registaroj por limigi la kontaĝon pro la pandemio. Se la plej grandaj restriktoj, kun trudizolo kaj ĝis ĝenerala lokaŭto, estas anoncitaj en Aŭstrio, la plej gravaj manifestacioj okazas en Nederlando.

Aparte violenta estis la antaŭhieraŭa nokto en Roterdamo, kie (proksime al la jam senhoma Centra Oficejo de la Universala) la polico pafis kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj siavice bruligis veturilojn, inkluzive de polica. En la urbo kie staĝas la plejmulto de la TEJO-anoj (sed ankaŭ en Bruselo), oni kalkulis sep vunditojn kaj dekojn da arestitoj.

Aliloke en Eŭropo la situacio estas tute trankvila: ekzemple en Hungario, kvankam najbara al Vieno, eblas eniri restoraciojn sen masko kaj sen verda karto aŭ simile, kaj oni trankvile promenas surstrate sen masko (deviga nur en publikaj veturiloj kaj vendejoj). Krome neniu manifestacio kaj kolizio kun la polico, male al Roterdamo.

[HeKo 776 8-E, 21 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0644 s s 
  Total: 0.0817 s s