Esperanta Civito

EU-normoj kaj Esperanta Civito


C-ano Marek Bamberski rimarkigas ke "la komisarino de Eŭropa Unio pri egaleco, Helena Dalli, en sia ĵus preparita gvidilo pri 'inkluziva' komunikado prezentas, kiuj vortoj estas akcepteblaj por EU kaj kiuj ne estas akcepteblaj. En la listo de malbonvenaj vortoj troviĝas: 'sinjorinoj kaj sinjoroj, Kristnasko, baptonomo, Maria, Johano, civitano'. Interese ke anstataŭ la kristana nomo Maria EU proponas Malika, kaj anstataŭ Johano bonvena estos Julio."

"Do, karaj esperantistoj, ne uzu la vorton civitano, kiam vi turnas vin al EU. Mi nun scivolas ĉu la Esperanta Civito ŝanĝos sian nomon por kongrui al la bruselaj normoj?"

La eksteraj normoj kiuj influas la leĝodonan povon en la Esperanta Civito estas nur la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (al kiu devas kongrui la Civitaj normoj) kaj la svisaj kodoj, se mankas specifa Civita normo. Konsekvence la decidoj de Eŭropa Unio estas neglekteblaj kaj neglektindaj: eĉ la decidoj de Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (kiu okupiĝas pri homaj rajtoj) ricevas pli da atento, des pli ke la Esperanta Civito estas konsultata pri ili, de tempo al tempo.

[HeKo 777 3-E, 30 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0537 s s