Esperanta Civito

Font Giralt mankas inter la 498

Joan Font i Giralt (1899[1924]-1936) estas unu el la miloj da ekleziuloj mortigitaj en Hispanio dum la dua respubliko, inter 1934 kaj 1938, ne nur dum la civila milito. Lia nomo mankas en la listo de la kvincento da martiroj beatigitaj de papo Ratzinger en Romo, 28 oktobro 2007 (malfeliĉa tago, ĉar datreveno de la faŝisma venko en Romo 1922).

La kataluna pastro Joan Font i Giralt estis internacia prezidanto de la katolika esperantistaro. Li estis ankaŭ gvidanto de la kataluna esperantistaro, grava subtenanto de la plej renomaj kulturaj iniciatoj, kiel la revuo "Kataluna Esperantisto" kaj la Internaciaj Floraj Ludoj. Simpatia oratoro, li estis tre populara figuro en la intermilita Esperantio: eĉ Kolomano Kalocsay dediĉis al li rimportreton.

Instruisto en porpastra kolegio kaj loka paroĥestro, li estis murdita de popolmilicanoj apud Ĝirono, 17 aŭgusto 1936. Lia korpo estis kruele mutilita kaj bruligita.

Kial la papo ne beatigis ankaŭ lin? Certe okazis drasta selektado: el ducento da murditoj en la Ĝirona diocezo, nur tri sanktiĝis. La finan decidon probable influis la atesto, ke nia korpulenta pastro klopodis defendi sin (kio malkongruas kun martireco) kaj ankaŭ la fakto, ke liaj familianoj ne deklaris sin pretaj pardoni al la murdinto.

Pli da detaloj danke al Jean Amourou x, esperantologo en Perpinjano.

(informo el la Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito)

[HeKo 341 4-C, 29 okt 07]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0688 s s 
  Total: 0.0833 s s