Esperanta Civito

Mortis la budapeŝta, agonias la ILEI-ekzameno


"Komence de 2021 Universala Esperanto-Asocio pere de sia komisiono eklaboris por enkonduki du novajn erojn en la ekzamensistemon: aldoni la plej altan nivelon (C2) kaj ebligi al kandidatoj trapasi plene rete la ekzamenojn. Pro internaj aferoj ORIGO komunikis al UEA nekapablon tion disponigi en baldaŭa periodo kaj de tio la partioj interkonsentis fini la kunlaborkontrakton, lasante al UEA la rajtojn pri la validigita ekzamensistemo."

Per la supra oficiala komuniko la Universala ĵus anoncis ke la institucia diplomfabriko en Hungario (societo kun limigita respondeco, posedata de ELTE-universitato) definitive distanciĝis de Roterdamo: konsekvence UEA ne plu estos kvazaŭ eksterlanda giĉeto de ORIGO, sed diplomfabrikos nur je propra nomo, sen agnosko de ORIGO.

Dum la neesperantista institucio adiaŭas la esperantistan, UEA marĝenigas Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj, kaj sian propran UEA/ILEI-ekzamenon, anoncante ke "por plenumi la atendojn pri la novaj eroj, teamo formiĝis kadre de Edukado.net por ellabori la postularon kaj la modelajn testseriojn de la nova nivelo"; en tiu teamo sidas neniu ILEI-estrarano.

Kontraŭe kaj kurioze, suplemente al la konfido en la nederlanda privata entrepreno de d-ino Katalin Kovats, "UEA komencis trakti kun la Akademio de Esperanto (AdE) pri kunlaboro por agnosko kaj funkciigo de la ekzamenoj, laŭ kiu AdE povos kontroli la sistemon kaj validigi la ekzamenojn por la nivelo C2." Oni ne komprenas surbaze de kio AdE estus pli kompetenta ol ILEI aŭ la landaj institutoj, ankaŭ draste marĝenigitaj. Ĉiukaze el la ekskluditoj ĝis nun venis neniu reago; cetere ILEI strebis krei ducenton da propraj ekzamenaj komisionoj (ankaŭ konkurence al la landaj institutoj) kaj plene fiaskis. Ankaŭ la universitataj esperanto-katedroj (Amsterdamo, Poznano ktp) ne ŝajnas konsultotaj, kvankam en la aludita UEA-teamo situas almenaŭ prof. Ilona Koutny.

La preparata sistemo de UEA-Edukado.net daŭre ne inkluzivos la A-gradajn ekzamenojn, do restos malkompleta, kompare kun la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Ĉi-lasta ne akceptas testadon perretan (tute aŭ parte), male ol la sistemo konstruata (kaj financata, eble per ŝparo de salajroj de maldungitoj) de la Universala.

[HeKo 778 1-A, 16 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0580 s s