Esperanta Civito

"La Ondo de Esperanto" intervjuas pri Esperantio


Pere de sia vicredaktoro Pawel Fischer-Kotowski la retgazeto "La Ondo de Esperanto" intervjuas famajn esperantistojn pri kiu(j) esperanto-evento(j) en la pandemiaj jaroj 2020-2021 estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j), kaj kiel la aldemanditoj mem esperantumis en ĉi tiu periodo. C-ano Giorgio Silfer ĵus respondis:

"Pozitivaj la eventoj kiuj povis okazi efektive, kaj ne nur per telematika surogato. Inter ili reliefis tiuj en propra ejo, kiel Greziljono en Francio kaj Kultura Centro Esperantista en Svislando. Por ĉi-lasta gravis ankaŭ du seminarioj komisiitaj (kaj financitaj) de Konsilio de Eŭropo, pri lingvotestado por enmigrintoj, kaj la ekfunkciado de la partnera Afrika Esperanto-Instituto. Fakte 2020-21 estis tre pozitiva jaro por KCE, kiu interalie eldonadas la gazeton "Heroldo de Esperanto". Sed ankaŭ por aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito tiu jarduo estis tre pozitiva: sufiĉas mencii la ekspansion de la revuo "Literatura Foiro" kaj de la librofako de LF-koop."

"La pandemia epoko hazarde koicidis kun la delonge atendata malkonstruo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kaj la fino de la hegemonio de la UEA-burokrataro en Esperantio. Por la bulleristoj tio estis la plej negativa evento, kvazaŭ sinonimo de bankroto. Por la raŭmistoj, temis pri evento profetita jam de pli ol du jardekoj. Certe du (eble eĉ tri) jaroj sen realaj kongresoj ne estas pozitivaj por la esperanta popolo, kiu kutimis je tiaj paŭzoj nur dum la du mondmilitoj."

"Mi estis tre aktiva, multe instruis, verkis kaj vojaĝis (en tri kontinentoj). Interalie, danke al la kalumniado kontraŭ mia persono fare de la intervjuanta uranisto, ene de tri semajnoj mi produktis la antologion "Verda stelo kaj roza triangulo", en printempo 2021."

[HeKo 778 2-A, 17 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0585 s s